Centro (matematiko)

Cirkla ilustraĵo kun cirkonferenco (C); en nigro, diametro (D); en bluo, radiuso (R) en ruĝo, kaj centro aŭ origino (O) en magento.

Centro estas la geometria punkto, de kie ĉiuj punktoj de cirklo aŭ de la surfaco de sfero havas la saman distancon, aŭ kie intersekciiĝas la diagonaloj de regulaj plurlateroj.

Se geometrio estas rigardata kiel la studo de izometriaj grupoj tiam centro estas fiksa punkto de ĉiuj izometrioj, kiuj movas la objekton al si mem.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy